Estas mi esperantisto.

Estas mi esperantisto

Mi presentas al vi poemon de mia ŝatata poemisto: Julio Baghy ! Sentu la belecon de tiun poemon, vi devas legi almenaŭ 7 fojojn, serĉu sur vortaron vortojn vi ne konas. se vi legu nur unu fojon, vi ne bone komprenos la esencon de tiu verko. La desegno estas de Ulysses Baldez el Sanpaŭlo – Brazilo kiu volema permesis min uzi lian verkon. Klaku sur JULIO BAGHY por vidi etan biografion de tiu genio.

ESTAS MI ESPERANTISTO

Verda estelo sur la brusto

iom palas pro rusto.

Mi ne estas purigisto;

estas mi esperantisto.

Kuŝas ie sub tegmento

“Netuŝebla Fundamento”.

Tuŝu ĝin nur la Mefisto;

estas mi esperantisto.

Polvkovrite sur bretaro

Putras mia SAT-vortaro.

Tedas min la vorto-listo;

estas mi esperantisto.

Gramatikon mi ne konas

Kaj gazeton ne abonas…

Librojn legu la verkisto;

Estas mi esperantisto.

Mi parolas kun rapido:

“Bonan tagon ! Ĝis revido !”

Ĝi sufiĉas por ekzisto;

estas mi esperantisto.

Pionirojn mi kritikas,

la gvidantojn dorne pikas

Kaj konspiras kun persisto;

estas mi esperantisto.

Por la venko mi esperas,

sed nenion mi ofertas.

Mi ne estas ja bankisto;

estas mi esperantisto.

Se baraktas  en la krizo

la movado, organizo,

helpas mi nur per rezisto;

estas mi esperantisto.

Flugas per facila vento

el la buŝo Nova Sento.

Ĝi sufiĉas por sofisto;

Estas mi esperantisto.

Post la mort’ ĉe tombo mia

staros “rondo família”,

Nekrologos ĵurnalisto:

Estis li esperantisto.

– Julio  Baghy

Advertisements
This entry was posted in Nova artikolo. Bookmark the permalink.

2 Responses to Estas mi esperantisto.

  1. Stelverd says:

    Saluton,

    Jes, tiu ĉi poemo “Estas mi …” de Baghy estas ankaŭ por mi unu el la ŝatataj Esperantaj poemoj (foje mi faris kanton per ĝi).
    Ĉar dum longa tempo mi estis for de la Esperantujo, tiuj vesoj eĥas amuze, kaj samtempe amare.

    Ankaŭ mia SAT-vortaro PV putris “polvkovrite sur bretaro” dum longa tempo. 🙂

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s