ĈU VI PREĜAS ?

ĈU VI PREĜAS ?

Preĝo plaĉas al Dio speciale se ĝi elvenas el koron, preĝo plaĉas al Dio kiam farata kun fido, fervora ka sincereco. Por ke la preĝo estu efika, necesas ke ĝi estu humila, sincera, tio estas ne mekanika, Dio ne interesiĝas frazoj kiuj vi sekvigas unuj post aliaj pro kutimo,  plenumante devon.  Preĝo estas  elĵeto de mensa ondoj kun aŭ sen vortoj, preĝu estas mensa ponto kun supera spiritaro kaj altiras helpon. Oni  povas preĝi pro si mem aŭ alia persono sed preĝo ne devas esti nepre peto, ĝi devas esti ankaŭ dankon. La preĝo povas esti formala, kun difinitaj vortoj aŭ tute libera.

Prudenta homo preĝas ĉiutage; sendependa de la kutimaj matenaj kaj vesperaj preĝoj, kiel ankaŭ de la ekleziaj festotagoj kiel vi vidas, la preĝo povas esti farata en iu ajn momento, trudante nenian interrompon de la laboro, kontraŭe, la preĝo sanktigas ĝin. Estu certaj ke unu sola de tiuj pensoj, elirintaj el la koro estas pli favore aŭskultata de Dio ol la longaj preĝoj dirirataj pro kutimo. “Kiam vi preĝos ne estu kiel hipokrituloj, ĉar ili amas preĝi, starante en la sinagogoj kaj ĉe la anguloj de la stratoj, por montri sin al homoj …. kiam vi preĝas, eniru en via ĉambreton, kaj ŝlosinte vian pordon, preĝu al Dio Kiu estas en sekreto, kaj en sekreto vin rekompensos. ”  (Mateo 6:5)

 

Mi finos tiun artikolon kun preĝo de Sankta Fransisko:

Ho Sinjoro, faru el mi ilon de via paco:

Kie estas malamo, zorgu ke mi alportu Amo.

Kie estas ofendo,  ke mi alportu Pardonon.

Kie estas malkonsento, ke alportu la Unuecon.

Kie estas dubo, ke mi alportu la Fidon.

Kie estas eraro, ke mi alportu la Veron.

Kie estas malespero, ke mi alportu la Esperon.

Kie estas malĝojo, ke mi alportu la Ĝojon.

Kie estas mallumo, ke mi alportu la Lumon.

Ho Majstro, zorgu ke mi klopodu tiom:

Por esti konsolata, kiom por konsoli,

Por esti komprenata, kiom por kompreni,

Por esti amata, kiom por Ami,

Ĉar donante, oni ricevas,

Pardonante, oni estas pardonataj,

Mortante, oni reviviĝas al la Eterna vivo.

 

Tina Heibeyer

Advertisements
This entry was posted in Nova artikolo. Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s